Kurda literaturo

Iuj libroj en la kurda dum librofoiro en Dijarbakiro (Amêd) en Kurdio de Turkio.

Kurda literaturo (en la kurmanĉa: Wêjeya Kurdî, en la sorana: وێژەی کوردی aŭ ئەدەبی کوردی) estas literaturo verkita en la kurda lingvaro[1][2]. La kurda literaturo ne estas tiel evoluigita kiel la aliaj literaturoj en la regiono (turka literaturo, persa literaturo). Ĝi originas el parola tradicio, kiu estis parte verkita en la 15-a kaj 16-a jarcentoj[3]. Tamen, ekzistas referencoj al libroj en la kurda tiel frue kiel la 9a jarcento[4]. Daŭris ĝis la 20-a jarcento ĝis elstara kurda prozo disvolviĝis en la sorana[5].

La skriba literaturo konsistis plejparte el poezio ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Pro politikaj kaj sociaj disvolviĝoj, la proporcio de prozo grandiĝis. En la 20-a jarcento limigoj kaj malpermesoj trafis la kurdan literaturon dum jardekoj en siaj hejmlandoj. Kiam la kurdoj elmigris al Eŭropo, ili disvolvis literaturon en ekzilo, kiu ne estis sensignifa por la literatura evoluo en la hejmlandoj.

Inter la ĉefverkistoj de la klasika kurda skribita literaturo, menciindas Jaziri, Ahmad Khani, Nali, Rumi Kurd, Khan Mansour kaj Shakeh, Gholamreza Arkavazi kaj Mastoora Ardalan. Inter nuntempaj verkistoj menciindas Shirko Bix, Abdullah Pashivo, Hejar kaj Heiman. Ĝenerale, kurda poezio estas historie multe pli granda ol kurda prozo[6].

  1. (kurda) Yekta Uzunoglu, "1985 - bi kurdî binivîsîne Hey lie Arkivigite je 2020-09-08 per la retarkivo Wayback Machine", Yekta Uzunoglu
  2. (en) «The Kurdish Language and Literature». Institutkurde.org
  3. (sveda) Shakely Ferhad, 'kurdisk litteratur', sveda nacia encikopedio.
  4. (en) Günersel, Tarık, "The Rise of Kurdish Literature", sampsoniaway.org, la 26-an de septembro 2014.
  5. (en) Kreyenbroek, Philip G, "Kurdish written literature", iranicaonline.org, la 20-an de julio 2005.
  6. (angla) Khazanedar, Maroof (2002), The history of Kurdish literature, Aras, Erbil.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search